Plantes i humans
Plantes i humans

Ami

 

La maŝo amas la maŝinon.

La ĝuemulo amas vinon.

La pastro amas infaninon.

La belulino amas vin.

Soifa kulo amas min.

 

Insektmanĝulo amas kulojn.

La nulo amas pluajn nulojn.

La homoj amas elstarulojn.

Fidela hundo amas vin.

Malsata urso amas min.

 

Soldatoj amas mortigitojn.

Registoj amas naftmilitojn.

Kredantoj amas belajn mitojn.

La varma suno amas vin.

Kaj la tempesto amas min.

 

La plejsaĝulo amas ĉion.

Partioj amas kalumnion.

La diamantoj amas Dion.

La lesba homo amas vin.

La hommanĝulo amas min.

 

La edzo amas hejman mondon.

La ĉefo amas jesrespondon.

Kaj Dio amas vagabondon.

Ŝi amas ŝin, li amas lin.

Nun belulino amas min.

 

Sed mi ne amas belulinon,

nek urson, kulon, eĉ ne vinon,

amaron aŭ amfetaminon.

Mi amas iun inter ni.

Troviĝas tiu tie ĉi.

 

Mi amas grandiozan homon

ardante kiel porko pomon,

vi ne divenos ties nomon.

Mi laŭromanĉe amas sin,

laŭesperante amas min.

 

© Gereon Janzing