Plantes i humans
Plantes i humans

Kio estas etnobotaniko?

 

Esperanto

el mateix en català – lo mismo en castellano – dasselbe auf Deutsch – lo mateix amb eivissenc – the same in English – le même en français – lo stesso in italiano – o mesmo em português – il medem sin romontsch – dës glych uf Schwyzertüütsch – IDEM LATINE

Tion oni min demandas kelkfoje, tial ke mi estas etnobotanikisto. Simpligite la etnobotaniko estas la scienco de ĉio, kio kunigas la etnologion kaj la botanikon. Ĝia temo estas tute ĝenerale la interrilatoj inter plantoj kaj homoj. Fungoj laŭ la moderna sistematiko ne apartenas al la plantoj, malgraŭe laŭtradicie ilia scienco, la mikologio, estas parto de la botaniko kaj sekve la etnomikologio same estas parto de la etnobotaniko.

La plej vasta temo estas memkompreneble tiu de la utiligeblaj plantoj. Al tiuj apartenas ne nur nutraĵplantoj, sed ankaŭ plantoj, kiuj liveras fibrojn, konstrulignon, farbon, sagvenenon kaj fiŝkaptvenenon, furaĝon por utiligataj bestoj, ebriremedojn kaj ĝuremedojn, medikamentojn, energiajn krudaĵojn aŭ remburmaterialon. Ni esploras kaj sovaĝajn kaj kultivatajn plantojn.

En la etnobotaniko ni traktas la kultivadon, la rikolton, la utiligon kaj la utiligeblon de la plantoj, la kultojn interligitajn kun tiuj aferoj kaj la rolon de la plantoj en la mondimago kaj en la lingvo. Ankaŭ la interrilatoj de la homoj kun ekonomike ne ekonomike utiligataj plantoj kiel ekzemple ornamplantoj aŭ enkampaj sovaĝaj herboj estas temo de la etnobotaniko.

Ofte la etnobotaniko troviĝas limigata al la menciado de plantoj kaj iliaj (ofte nur medicinaj kaj/aŭ psikoaktivaj) utiligebloj. Sed tio ĉi estas nur unu malvasta partaspekto de tiu scienco.

Iafoje oni trovas la esprimon "etnobotanikaj plantoj". Kion povus signifi tio, mi tute ne scias. La atributo "botanika" ĉiel konvenas al ĉiuj plantoj. Certe tiu esprimo estas moda vorto de personoj, kiuj ne scias kio estas etnobotaniko.

Por la plua eksplikado kelkaj ekzemploj de temoj de la etnobotaniko sekvas menciataj.
– La utiligo de fukoj en la diferencaj socipartoj de la hawajaj insuloj.
– Plantoj kiel diaĵoj (ekzemple Dema-diaĵoj) ĉe la tuberkultivistoj.
– Jara ciklo kaj labordivido en la zizanirikolto apud la Grandaj Lagoj en Nordameriko.
– Halucinogenaj plantoj de la ekstataj kuracistoj (kelkfoje nomataj ŝamanoj) al la orienta deklivo de la Andoj. +
– La japana ĝardena arto.
– La kultivado kaj la utiligo de la cibarto, varianto de la pruno, en sudokcidenta Germanio. +
– La terminologio de la specoj de manioko en la sudamerikaj malaltteroj.
– La prezentado de la leontopodo en la arto de la alpaj popoloj.
– La utiligo de drivinta ligno ĉe la Inuitoj.
– Arkeologiaj spuroj de utiligitaj plantoj en vikingaj kolonioj.
– Mitoj pri la ajlo kaj ĝia defendmagio. +
– La migradoj de la nomadoj en la Saharo depende de la troviĝo de certaj furaĝplantoj.
– La scio de la pigmeoj pri medicinaj plantoj.
– La divena utiligo de la hiskiamo per la antikvaj Grekoj. +
– La rolo de la kotono por la historio de Usono.
– La opiomilitoj inter Anglio kaj Ĉinio. +
– Preparado, utiligo kaj socia rolo de la ĉiĉo (maizbiero). +
– La disvastigado de la terpomo en Eŭropo.
– Produktado kaj uzado de la acersiropo en Nordameriko. +
– La kafeprojektoj kontrolataj per registaraj organizaĵoj kaj NROj de la konsumlandoj.
– La kultivado de maizo kaj fazeoloj en mikskulturo.
– La rolo de la tilio en germanaj popolkantoj.
– La krudaĵoj kaj la preparmetodoj de la sagveneno kuraro.
– La arboj kiel portantoj de homaj animoj en la kredo de la Aĉeoj en Paragvajo.
– Influadoj de la paŝtado de ŝafoj kaj kaproj al la mediterana vegetaĵaro.
– La metodoj de irigacio de la Hopioj.
– La herbkolektado en industriaj socioj kaj la antaŭjuĝoj kontraŭe.
– La migradoj de la nomadaj abelistoj en Aŭstralio kondiĉataj per la nektarfontoj. +
– La utiligo de la nimarbo por la forpelado de insektoj en Indio kaj Nikaraguo.
– La kulto de la Patrino Tero en la alttero de la centraj Andoj.
– La diferencaj interpretadoj de la meksikanaj fungoŝtonoj. +
– Mitoj pri la eltrovo de utiligeblaj ŝimoj sur fromaĝo.
– La teknikoj de prepari la fibrokanabon.
– La eblecoj de la lupinoj por la nutrado.
– La plantnomoj en la kreolaj lingvoj.
– La rolo de la visko ĉe la antikvaj Keltoj.

Kun tio vi estas ricevintaj enrigardeton en la diversecon de la etnobotaniko.

La temoj markitaj pro kruco + estas traktataj en mia libro publicita en 2000 (germane, ankoraŭ ne tradukita en Esperanton).

Kelkaj plantoj kaj aliaj objektoj troviĝas en mia plurlingva drogvortaro kun siaj nomoj en la germana, angla, portugala, hispana, franca, itala, rusa kaj esperanta lingvoj, ankaŭ kun etimologioj.