Balado de bankrabado
Je la infanaĝa fino
min instruas la patrino:
« Kiam vi prirabas bankon,
ne forgesu diri dankon.
Ja por vian famon ori,
grave estas ĝin memori. »
Mi komencas iun tagon
tiun ĉiutagan agon.
Proksimiĝas mi ĉevale,
planas rabi senbatale.
En la bankon mi eniras.
« Bonan tagon » mi nur diras.
Jam envenas policisto,
la amiko kaj helpisto.
Ri malhelpas la rabadon,
ĝenas tiun ĉi baladon.
Diras tiu policisto:
« Ho, vi estas bankrabisto. »
Nun respondas mi per kanto:
« Ne rabisto, nur rabanto. »
Ri ne ŝatas tion kredi,
kaj ri eĉ ne ŝatas cedi.
Do mi devas ekdecidi
tuj al mia sperto fidi,
uzi mian ŝtelspertkonon,
kaj mi kaŝe prenas monon.
Mi, rajdante el la banko,
ĝojas kun kriata danko.
Mi forfuĝas kiel pulo.
Provas sekvi la verdulo.
Sed al tiu feŭdistido
mi alkrias: « Ĝis revido! »
© Gereon Janzing